Vavelo

LA REĜA KASTELO estas la plej granda kastelo de Krakovo kaj la plej malnova renesanca kastelo en Pollando. Ĝi estis konstruita de la italaj arkitektoj Francisko la Florencano kaj Bartolomeo Borecci. Por la polaj potenculoj la kastelo estis modelo, laŭ kiu ili konstruis siajn rezidejojn, en: Krasiczyn, Pieskowa Skała, Ogrodzieniec, Baranów Sandomierski k.a.

La plej karakteriza eco de la kastelo estas arkadaj galerioj.
En la unua etaĝo troviĝas la loĝparto aŭ la reĝaj apartamentoj. Tie loĝis la reĝo, la reĝino kaj la reĝaj gastoj.
La “piano mobile” – la dua etaĝo, estis reprezenta loko. Tie troviĝas ĉambroj, en kiuj kunvenadis la Sejmo kaj la Senato de la Respubliko.
Trad. Roberto Kołodziej

2.jpg


HISTORIO DE VAVELO

De la komenco de la 10-a jarcento Vavelo estis centro de regado kaj sidejo de polaj princoj kaj reĝoj. Ekde 1320, dum pli ol kvar jarcentoj la katedralo estis loko de kronado kaj entombigado de reĝoj.
En la 14-a jarcento, dum la regado de Kazimiro la Granda (Kazimierz Wielki),
komenciĝis periodo de granda prospero de Vavelo. En la pompa kastelo estis gastigataj monarkoj kaj princoj el preskaŭ la tuta Eŭropo. En Vavelo restadis ankaŭ eminentaj kaj famaj sciencistoj.

La 15-a kaj 16-a jarcentoj estis same prosperoplenaj por Vavelo.
Reĝoj el la Jagelona dinastio igis la kortegan vivon splendora.

En la komenco de la 16-a jarcento Sigismundo la Unua Maljuna (Zygmunt I Stary) transformis la gotikan kastelon en renesancan rezidejon. Famaj italaj artistoj venigitaj de la reĝo lasis en Vavelo siajn plej bonajn verkojn.
La brilanta per abundeco de koloroj kaj ornamaĵoj reĝa palaco, interne aranĝita ne nur pompe, sed ankaŭ kun granda arta sento vekadis admiron en la tuta lando kaj laŭdojn de eksterlandaj gastoj.

Translokigo de la reĝa rezidejo al Varsovio, en 1609, influis la postan sorton de Vavelo. Kvankam en la katedralo daŭre okazadis kronadaj kaj entombigaj ceremonioj kaj en la kastelo restis la arkivo kaj la reĝa trezorejo, tamen la periodo de la plej granda brileco jam estis pasinta. Grandegajn perdojn kaŭzis dufoja invado de la sveda armeo, en la jaroj 1655 kaj 1702.
Poioma falado de la Pola Respubliko, dispartigo de Pollando kaj fine okupo de Krakovo fare de aŭstroj - kiuj transformis la reĝan kastelon en kazernojn kaj la Vavel-monteton en citadelon - kontribuis al plia detruo de la kastelo.

Kiam en 1905 la aŭstra armeo komencis forlasadi Vavelon, oni tuj eklaboris por savi tiun valoregan historian konstruaĵon.
Dum preskaŭ la tuta intermilita jardudeko estis daŭrigataj laboroj por rekonstrui kaj konservi Vavelon. Dum tiu periodo oni renovigis la plimulton de la ĉambregoj kaj en parto de la kastelo estis aranĝita muzeo.
Dum la dua mondmilito Vavelo spertis la sorton de la tuta lando. En la reĝa palaco mastrumis la hitlera gubernatoro Frank. La okupantoj forveturigis aŭ detruis multege da valoraj artaĵoj.

Nun, la kastelo kun siaj diversaj partoj kaj la katedralo denove allogas per siaj riĉeco kaj granda historia valoro.
Trad. Jolanta Kieres

1.jpg

3.jpg

3b.jpg
4.jpg

Doni respondon